Baldaŭ okazos la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Akceptante intervjuon, personoj el diversaj rondoj de Hongkong kaj Aomen diris, ke la kongreso antaŭenpuŝos reformadon kaj malfermon al la nova etapo, pro tio Ĉinio estos pli prospera, Hongkong kaj Aomen havos pli brilan perspektivon.
Zeng Xianzi, membro de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, prezidanto de la hongkong-a korporacio Goldlion, diris, ke la kongreso naskos profundan kaj gravan influon al la venonta disvolvo de Ĉinio. Li esperas, ke la Komunista Partio de Ĉinio solidariĝu plu kun ĉiuj kunsolidarigeblaj fortoj kaj komandu la ŝtaton akiri pli bonan atingon en konstruado.
|