En la 15-a de oktobro ĉefaj brodkastaj, televidaj amaskomunikiloj kaj novaĵ-retejoj de Ĉinio faros rektan elsendon pri la inaŭguro de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.
Tiutage Ĉina Radio Internacia, Ĉina Centra Televidstacio kaj Ĉina Nacia Radio faros rektan elsendon pri la inaŭguro de la kongreso. Ĉina Radio Internacia raportos per la ĉina putonghua, angla, franca, hispana, rusa, germana, araba, japana, korea kaj mongola lingvoj. |