La 14-an de oktobro en Pekino, Li Dongsheng, novaĵ-proparolanto de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke de la lastaj 5 jaroj la laboro de la partio kontraŭ korupto senĉese plifortiĝas kaj fenomeno de korupto estas pluapaŝe bridita; ĝenerale la konstruado de oficista honesteco kaj la batalo kontraŭ korupto fare de la partio montras bonan situacion.
Tiutage Li Dongsheng faris la menciitan esprimon en la gazetara konfrenco okazinta je unu tago antaŭ la inaŭguro de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Li diris, ke de la 16-a Tutlanda Kongreso, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio emfazas, ke esplorante kazojn pri korupto, oni devas detranĉi kriman fonton kaj pli atenti la preventon kontraŭ korupto kaj konstruadon de sistemo. |