La ĉina ĵurnalo Renmin Ribao publikigos ĉefartikolon en la 15-a de oktobro, gratulante al la inaŭguro de la 17-a Tutlanda Kongreso de la partio.
La ĉefartikolo diras, ke la 17-a Tutlanda Kongreso de la partio estos tre grava kongreso ĉe la ŝlosila periodo de la reformado kaj disvolvo de Ĉinio. Ĝi serioze resumos la laboron kaj atingojn de la partio en la lastaj kvin jaroj post la 16-a Tutlanda Kongreso kaj faros strategian dispoziciadon por ĉiuflanke antaŭenpuŝi la reformadon, malfermon kaj socialisman modernigan konstruadon kaj la grandan programon de la partia konstruado. |