![]( /mmsource/images/2007/10/16/nu2007101502.jpg) La 15-an de oktobro, en sia raporto al la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komtato de la Komunista Partio de Ĉinio, esprimis, ke necesas plirapidigi la socian konstruadon kun plibonigo de la popola vivo kiel la gravita punkto, plivastigi la publikan servon kaj akceli egalecon kaj justecon de la socio.
![]( /mmsource/images/2007/10/16/xinsrc_58210041509341251754228.jpg)
Hu Jintao montris, ke necesas laŭpaŝe altigi la proporcion de la enspezo de loĝantoj en la nacia enspeza distribuado, bone trakti la rilatojn inter efiko kaj egaleco en la distribua sistemo, protekti la laŭleĝan enspezon, reguligi la tro altan enspezon. Li montris ankaŭ, ke necesas pli rapide perfektigi la soci-garantian sistemon, kompletigi la soci-garantian fonduson per multaj manieroj kaj laŭpaŝe altigi la garantian nivelon. |