(foto)Hu Jintao: En pasintaj 5 jaroj Ĉinio akiris gravan progreson en reformado, malfermo kaj ĉiuflanka konstruado de bonhava socio |
![](/images/spacer.gif) |
(GMT+08:00) 2007-10-15 10:51:51 |
![]( /mmsource/images/2007/10/16/nu2007101502.jpg) La 15-an de oktobro en Pekino inaŭguriĝis la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, En sia raporto, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la partio Hu Jintao diris, ke la 5 jaroj de post la jaro 2002, kiam okazis la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, estis la 5 jaroj, en kiuj Ĉinio akiris la gravan progreson en reformado, malfermo kaj ĉiuflanka konstruado de la bonhava socio, la sinteza ŝtata forto de Ĉinio grandmezure leviĝis, la popolo gajnis pli multe da favoroj, kaj la internaciaj pozicio kaj influo de Ĉinio rimarkinde altiĝis.
![]( /mmsource/images/2007/10/16/xinsrc_57210041510039532949333.jpg)
Hu Jintao montris, ke rigardante la atingon, ni devas sobre koni, ke inter laboro de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la popola atendo ekzistas nemalgranda distanco. En la antaŭenmarŝado estas nemalmultaj malfaciloj kaj problemoj, kaj necesas alte atenti tiujn problemojn kaj daŭre solvi ilin serioze. |