china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao: KPĈ firme plifortigos konstruadon de puna kaj preventa sistemoj kontraŭ korupteco
(GMT+08:00) 2007-10-15 12:06:09
En sia raporto farita al la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio la 15-an de oktobro, Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke la Komunista Partio de Ĉinio firme solvos kontraŭ-disciplinajn kaj kontraŭ-leĝajn kazojn, kaj laŭleĝe severe punos koruptitojn.

Hu Jintao postulas al pli ol 73 milionoj da membroj de la Komunista Partio de Ĉinio, ke ili plene konu longedaŭrecon, komplikecon kaj penigecon de la kontraŭ-korupta batalo, kaj firme oponu kontraŭ korupteco. Li diris, ke la Komunista Partio de Ĉinio solide antaŭenpuŝos la konstruadon de puna kaj preventa sistemoj kontraŭ korupteco, kaj samtempe kun la firma puno de korupteco, oni devas pli multe atenti la radikalan jungan metodon, pli multe atenti preventadon kaj konstruadon de la sistemo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040