china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)La 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ inaŭguriĝis
(GMT+08:00) 2007-10-15 12:27:46

La 15-an, en la Popola Halo de Pekino solene inaŭguriĝis la 17-a Tutlanda Kongreso de la ĉina reganta partio, la Komunista Partio de Ĉinio, al la inaŭguro ĉeestis la partiaj ĉefaj gvidantoj kaj speciale invititaj reprezentantoj Hu Jintao, Jiang Zemin, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin, Zeng Qinghong, Wu Guanzheng, Li Changchun kaj Luo Gan kaj ankaŭ pli ol 2 200 reprezentantoj demokratie elektitaj el pli ol 70 milionoj da membroj de la Komunista partio de Ĉinio.

La inaŭguron prezidis Wu Bangguo, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la partio. Laŭ lia propono, ĉiuj ĉeestantoj per la unu-minuta silento esprimis funebron al la forpasintaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj Ĉina Popola Respubliko Mao Zedong, Deng Xiaoping kaj aliaj kaj ankaŭ al revoluciaj martiroj. Poste en la nomo de la lasta Centra Komitato de la partio, Hu Jintao faris raporton sub titolo "Alte tenante grandan standardon de socialismo kun ĉina trajto, ni batalu por gajni novan venkon en la ĉiuflanka konstruado de bonhava socio".

La raporto de Hu Jintao konsistas el 12 partoj.

La Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Centra Komitato elektita de ĝi estas la plej alta gvida organo de la partio, ĝi okazas en ĉiu kvina jaro, kaj la ĉifoja daŭros 7 tagojn.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040