![]( /mmsource/images/2007/10/16/xinsrc_2921004152213515287038.jpg)
La 15-an de oktobro en sia raporto al la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Hu Jintao diris, ke popola demokratio estas la socialisma vivo. Por profundigi reformadon de politika sistemo, oni devas persisti en prava politika direkto, garantii mastrecon de la popolo kiel la bazon, pliigi vivecon de la partio kaj la ŝtato, rigardi mobilizon de popola aktiveco kiel celon, plivastigi socialisman demokration, konstrui socialisman leĝsisteman ŝtaton kaj disvolvi socialisman politikan civilizacion. |