La 15-an de oktobro inaŭguriĝis en Pekino la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Ekzamene diskutante raporton de la kongreso, s-ro Yang Jiechi, delegito de la 17-a Tutlanda Kongreso kaj la ĉina ministro pri eksteraj aferoj, diris, ke la raporto estas grava manifesto, ke Ĉinio persistas en vojo de paca disvolvo.
Li diris, ke persisto de Ĉinio en vojo de paca disvolvo estas decidita de eco de socialisma lando gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio, estas longtempa strategia elekto kaj longtempa diplomatia orientilo de Ĉinio.
|