Okaze de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia el diversaj landoj sinsekve esprimas la gratulon diversmaniere.
Itala aŭskultanto Agide Melloni diris, ke la 17-a Tutlanda Kongreso estas utila kongreso, kaj el la kongreso li konis la politikan direkton de la Komunista Partio de Ĉinio kaj planon de la ĉina registaro pri la estonteco.
Germana aŭskultanto Helmut Matt esprimis gratulon al la kongreso. Aŭskultanto Douglas Kaehler diris, ke la raporto de Ĉina Radio Internacia pri la kongreso estas tre bona kaj li pli multe konas Ĉinion.
En sia retmesaĝo, niĝeria aŭskultanto salisu Dawanau diris, ke en sia raporto Hu Jintao retrorigardis la klopodon kaj atingon de la Komunista Partio de Ĉinio por potencigi la ŝtaton kaj riĉigi la popolon, substrekis la gravecon de harmonia evoluado, paca reunuigo kaj interna konstruado de la partio, ĉio ĉi estas identa kun lia impreso pri la ĉina registaro. Aŭskultanto Mamane Ada diris, ke la raporto de Hu Jintao estas enhavo-riĉa kaj ĉiuflanka kaj altiras la atenton de afrikaj aŭskultantoj.
En sia retmesaĝo, kenja aŭskultanto Joyce Mhavile diris, ke la raporto de Hu Jintao donis al ŝi profundan impreson, kaj ŝi opinias, ke la ĉinaj spertoj estas referencindaj de afrikaj landoj. |