![]( /mmsource/images/2007/10/16/novaj1.jpg)
La 16-an de oktobro en Pekino, Li Xueyong, ĉina vicministro pri scienco kaj tekniko, diris, ke depost la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, Ĉinio akiris gravan progreson en scienca kaj teknika esplorado, kaj pro la grandmezura leviĝo de la sciencteknika forto, la ĉina memstara kreivo pluapaŝe altiĝas.
![]( /mmsource/images/2007/10/16/raportisto.jpg)
Tiutage en gazetara konferenco, okazinta en la novaĵ-centro de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, Li Xueyong faris la menciitan esprimon. Li diris, ke en la pasintaj 5 jaroj Ĉinio akiris grandan nombron da atingoj en sciencteknika esplorado, ekzemple pri la kunhoma spacflugo, supera hibridigita rizo, altfunkcia komputilo, kaj la ĉina kapablo de sendependa invento de gravaj teknikaj ekipaĵoj evidente altiĝis. La apoga rolo de scienco kaj tekniko evidentiĝas en reguligado de la ekonomia strukturo kaj plibonigo de la popola vivo. |