![]( /mmsource/images/2007/10/16/novaj1.jpg)
La 16-an de oktobro en Pekio, sinjoro Zhou Ji, ĉina ministro pri edukado, diris, ke depost la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la edukado kunakorde kaj sane disvolviĝas kaj la eduka egalrajteco progresas en Ĉinio.
![]( /mmsource/images/2007/10/16/zhouji.jpg)
Tiutage en gazetara konferenco, okazinta en la novaĵ-centro de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, Zhou Ji faris la menciitan esprimon. Li diris, ke de la pasintaj 5 jaroj en Ĉinio la nombro de lernantoj de diversnivelaj lernantoj pliiĝas, la eduka ŝanco por popolanoj vastiĝas kaj la eduka nivelo senĉese altiĝas. En Ĉinio ĉiu homo averaĝe akceptas la edukadon de ĉirkaŭ 8.5 jaroj. Ĉinio jam enviciĝis inter la antaŭaj lokoj de la mondo laŭ la proporcio de laborantoj, kiuj akceptis altan edukon. |