china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio intensigos disvolvon de eduko kaj scienctekniko
(GMT+08:00) 2007-10-16 21:30:23

La 16-an de oktobro en la novaĵ-centro de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazis gazetara konferenco, en kiu, sinjoro Zhou Ji, ĉina ministro pri eduko, kaj Li Xueyong, ĉina vicministro pri scienco kaj tekniko, prezentis al raportistoj la ĉinan edukadon kaj sciencteknikan disvolviĝon. Ili esprimis, ke estontece Ĉinio intensigos plu la disvolvon de edukado kaj scienctekniko.

La Tutlanda Kongreso de KPĈ okazas en ĉiu kvina jaro. Depost la 16-a Tutlanda Kongreso de KPĈ en la jaro 2002, Ĉinio aplikis multajn rimedojn por antaŭenpuŝi la edukadon, ekzemple popularigi 9-jaran devigan edukadon en la okcidenta landparto, likvidi analfabetecon inter junuloj, nuligi lernopagon de kamparaj lernantoj dum la 9-jara deviga edukado, forte disvolvi profesian edukadon kaj altigi la edukan nivelon, akceli la edukan egalrajtecon, vastigi la malfermon de edukado al la ekstero. Li diris, ke de la pasintaj 5 jaroj en Ĉinio la nombro de lernantoj de diversnivelaj lernantoj pliiĝas, la eduka ŝanco por popolanoj vastiĝas kaj la eduka nivelo senĉese altiĝas. En Ĉinio ĉiu homo averaĝe akceptas la edukadon de ĉirkaŭ 8.5 jaroj. Ĉinio jam enviciĝis inter la antaŭaj lokoj de la mondo laŭ la proporcio de laborantoj, kiuj akceptis altan edukon.

En la inaŭguro de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, faris raporton. Li diris, ke Ĉinio devas pluapaŝe kompletigi la nacianan edukon kaj antaŭenpuŝi fundamentan formiĝon de la dumviva eduka sistemo por elkulturi altkvalitajn laborulojn kaj inventivajn fakulojn.

Li Xueyong diris, ke en la pasintaj 5 jaroj Ĉinio akiris grandan nombron da atingoj en sciencteknika esplorado, ekzemple pri la kunhoma spacflugo, supera hibridigita rizo, altfunkcia komputilo, kaj la ĉina kapablo de sendependa invento de gravaj teknikaj ekipaĵoj evidente altiĝis. La apoga rolo de scienco kaj tekniko evidentiĝas en reguligado de la ekonomia strukturo kaj plibonigo de la popola vivo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040