La 16-an de oktobro, la pakistana ŝtata novaĵagentejo APP raportis, ke pakistana prezidento Pervez Musharraf sendis telegramon al Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, por esprimi gratulon al la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.
En sia gratula telegramo Musharraf esprimis la konvinkiĝon, ke la 17-a Tutlanda Kongreso estos alia mejloŝtono de la historio de la ĉina popolo por realigi ĉiuflankan evoluadon, pacon, progreson kaj prosperon. |