La 17-an de oktobro en Pekino, sinjoro Deng Kai, reprezentanto por la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, el la subprovinco Yanbian de la provinco Jilin, diris, ke la subprovinco Yanbian prenos plu la malfermon kiel la orientiĝon de la ekonomia disvolva strategio kaj senŝanceliĝe persistos en la reformado kaj malfermo.
Tiutage laŭ invito li gastis ĉe Ĉina Radio Internacia kaj akceptis intervjuon de raportisto de la rubriko "Reprezentantoj de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio gastas ĉe Ĉina Radio Internacia".
Li diris, ke la subprovinco Yanbian troviĝas ĉe landlimoj de Ĉinio kun Rusio kaj Koreio. Ĝi estas la centra regiono de la Nordorient-Azia Ekonomia Cirklo por internaciaj kunlaboro kaj disvolvo; de multaj jaroj la subprovinco senŝanceliĝe efektivigas diversajn politikojn de la malfermo, senĉese altigas la malferman nivelon de la propra regiono kaj tutforte antaŭenpuŝas internaciajn kunlaboron kaj disvolvon; tiuj ĉi laboroj esence progresas. |