![]( /mmsource/images/2007/10/17/071017j7.jpg)
La 17-an de oktobro en Pekino, sinjoro Ouyang Song, vicdirektoro de la Organiza Derpartemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke depost la 16-a Tutlanda Kongreso, KPĈ ĉiuflanke aŭtaŭenpuŝas sian konstruadon per la spirito de reformado kaj kreado kaj akiras gravajn fruktojn.
![]( /mmsource/images/2007/10/17/071017j8.jpg)
Tiutage li faris la menciitan esprimon en la gazetara konferenco, okazinta en la novaĵ-centro de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Li diris, ke en la pasintaj 5 jaroj la partio akiris rimarkindan atingon en la teoria kreado kaj elmetis la koncepton pri scienca disvolvo kaj aliajn gravajn strategiajn ideologiojn; la konstruado de baznivelaj partiaj organizoj plifortiĝis, la pionira rolo de partianoj pluapaŝe elvolviĝis; demokratio en la partio pli vastiĝis; diskutaj reguloj kaj la decida proceso pli perfektiĝis, tio antaŭenpuŝas la sciencigon kaj demokratigon de la decidado.
Li diris ankaŭ, ke en la pasintaj 5 jaroj konstruado de la estraro kaj kadraro de la partio akiris gravan progreson, strukturo de la partia kadraro pli perfektiĝis, kaj la kvalito pli altiĝis. |