![]( /mmsource/images/2007/10/18/2-a.jpg)
La 17-an de oktobro en Pekino okazis la 2-a kunveno de la prezidantaro de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Hu Jintao prezidis la kunvenon.
Zeng Qinghong, ĝenerala sekretario de la kongreso, faris klarigon rilate al propona listo de elektitoj por kandidatoj de membroj kaj alternaj membroj de la 17-a Centra Komitato de KPĈ kaj por kandidatoj de membroj de la Disciplino-Ekzamena Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ.
La kunveno pasigis la rezolucion (skizo) pri la raporto de la 16-a Centra Komitato de KPĈ, rezolucion (skizo) pri la labora raporto de la Disciplino-Ekzamena Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ kaj rezolucion pri la Partia Statuto (amendo), kaj decidis prezenti la 3 rezoluciskizojn al diversaj delegacioj por diskuto.
La kunveno pasigis la proponan liston de elektitoj por kandidatoj de membroj kaj alternaj membroj de la 17-a Centra Komitato de KPĈ kaj por kandidatoj de membroj de la Disciplino-Ekzamena Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ, kaj decidis prezenti la liston al diversaj delegacioj por diskuto. |