En la lastaj tagoj parto de membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio partoprenis diskuton de iuj delegacioj. Ili rimarkigis, ke la raporto de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ estas politika manifesto kaj agada programo de KPĈ por disvolvi la ĉinan karakteran socialismon sur la nova historia startpunkto.
Wang Lequan partoprenis diskuton de la delegacio de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Li diris, ke la raporto science resumis atingojn akiritajn de Ĉinio en la lastaj 5 jaroj kaj spertojn el la reformado kaj malfermo en la pasintaj ĉirkaŭ 30 jaroj kaj elmetis novajn postulojn al la konstruado de la ĉina karaktera socialismo por la venontaj 5 jaroj eĉ ĝis la jaro 2020; ĝi faris sisteman eksplikon pri konstruado de KPĈ kaj estas tre matura dokumento kun historia signifo.
Wang Zhaoguo faris parolon en diskuto de la delegacio de la provinco Shaanxi. Li diris, ke la raporto metas interesojn de la popolo sur la ĉefan lokon, tio enkorpigas la fundamentan celon de KPĈ labori por la publiko kaj servi al la popolo kaj estas la programeca dokumento, gvidanta la partion kaj diversnaciecajn popolanojn akiri la novan venkon en la konstruado de la ĉina karaktera socialismo. |