![]( /mmsource/images/2007/10/18/071018k1.jpg)
La 18-an de oktobro en Pekino, vicestro de ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono Zhu Zhixin informis, ke en septembro, la loĝanta konsuma prezindico altiĝis je 6,2% kompare kun tiu en la sama periodo pasintjare kaj malaltiĝis je 0,3% kompare kun tiu de aŭgusto.
![]( /mmsource/images/2007/10/18/071018k2.jpg)
Tion li informis en la gazetara konferenco okazigita de la novaĵ-centro de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke ĉifoje altiĝo de prezo estas influata de grandmezura altiĝo de prezo de agrikulturaj produktoj, precipe manĝaĵoj, ne estas granda la ebleco ke la prezaro plue altiĝos grandmezure. |