
La 18-an de oktobro en Pekino, vicestro de de ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono Zhu Zhixin esprimis, ke kvankam estas malfacile, ke Ĉinio realigu celon de energioŝparado kaj ellaso-redukto, tamen ne ŝanĝiĝos la celo, por realigi ĝin, Ĉinio fortigos koncernajn laborojn.

Tion li informis en la gazetara konferenco okazigita de la novaĵ-centro de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.
Nun la celo de energioŝparado kaj ellaso-redukto elmetita de la ĉina registaro estas, ke en 2010 energiokonsumo por unuo en la malneta enlanda produktvaloro reduktiĝos je 20% kompare kun tiu en 2005, totala redukto de poluciaj ellasaĵoj reduktiĝos je 10% kompare kun tiu en 2005.

Zhu Zhixin konigis, ke por fortigi laboron de energioŝparado kaj ellaso-redukto, Ĉinio ellaboris 45 rimedojn kaj publikigis "Ŝtatan Projekton de Ĉinio pri Trakto de Klimata Ŝanĝiĝo". |