La 18-an de oktobro, aganta prezidanto de la registaro de la Ningxia-a Hui-Nacieca Aŭtonoma Regiono Wang Zhenwei diris intervjuate de nia raportisto, ke estas ege bona la koncepto pri scienca disvolvo prezentita de la Centra Komitato de la partio, ĝi montras klaran direkton al disvolvo de naciminoritataj regionoj.
Li diris, ke la ningxia-a ekonomio disvolviĝas tre rapide. Poste ni akcentos la laboron pri popola vivo, por ke la popolanoj ĝuu la fruktojn de la reformado kaj disvolvo. |