La 17-an de oktobro en Pekino, Zhang Xidong, taiwan-devena reprezentanto por la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj vicprezidanto de la Ĉina Federacio de Taiwan-aj Samlandanoj, diris, ke en la raporto de la 17-a Tutlanda Kongreso Hu Jintao apelaciis atingi pacan interkonsenton inter la du bordoj, tio konformas al interesoj de taiwan-aj samlandanoj; estante taiwan-a samlandano li volas fari kontribuon por frue efektivigi la pacan reunuiĝon de la patrujo.
Tiutage laŭ invito li gastis ĉe Ĉina Radio Internacia kaj akceptis intervjuon de raportisto de la rubriko "Reprezentantoj gastas ĉe Ĉina Radio Internacia".
Li diris, ke en la raporto de la kongreso Hu Jintao apelaciis, ke surbaze de la principo de unu Ĉinio la du bordoj funu la antagonismon kaj atingu pacan interkonsenton, tio enkorpigas la sincerecon, ke la ĉeftero persistas solvi la problemon de la du bordoj per paca maniero.
|