china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Preparaj laboroj de Pekinaj Olimpikoj grandamezure akcelas disvolviĝadon de Pekino
(GMT+08:00) 2007-10-19 12:53:13

La 19-an de oktobro en Pekino, vicurbestro de Pekino, la plenuma vicprezidanto de la organiza komitato de la Pekinaj Olimpikoj s-ro Liu Jingmin diris, ke la preparaj laboroj de la Pekinaj Olimpikoj okazontaj en 2008 ludas gradegan akcelan rolon en la disvolviĝado de la urbo.

Tion esprimis s-ro Liu Jingmin en la gazetara konferenco okazigita de la novaĵ-centro de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en la sama tago. Li diris, ke la preparaj laboroj de la Pekinaj Olimpikoj ne nur grandigas la famecon de Pekino internacie kaj rimarkinde akcelas la ekonomian disvolviĝadon de Pekino, sed ankaǔ senĉese perfektigas diversajn urbajn funkciojn de Pekino. Pekino progresas en multaj flankoj, kiaj medio, trafiko kaj urbaj fundamentaj instalaĵoj. Samtempe la preparaj laboroj de la Olimpikoj ankaǔ altigas la civilizacian nivelon de la socio kaj alportas efektivajn interesojn al la urbanoj.

Laǔ konigo, en 2006 la totala produktovaloro de Pekino superis 770 miliardojn da juanoj, 2,1-obliĝante kompare kun tiu en 2001. la nombro de eksteraj turistoj superis 3,9 milionojn, plimultiĝante je miliono kompare kun tiu en 2001.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040