La 19-an de oktobro en Pekino, vicurbestro de Pekino, la plenuma vicprezidanto de la organiza komitato de la Pekinaj Olimpikoj s-ro Liu Jingmin diris, ke glate iras la sekurec-garantiaj laboroj por la Pekinaj Olimpikoj en 2008.
Tion esprimis s-ro Liu Jingmin en la gazetara konferenco okazigita de la novaĵ-centro de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en la sama tago. Li diris, ke Ĉinio ellaboris detalan sekurec-garantian planon por la Olimpikoj laǔ la postulo de la Internacia Olimpika Komitato kaj establis efikecan glatiran ŝtatnivelan komandan sistemon pri sekureca garantio por la Olimpikoj, kiu povas fari lertan manovradon kaj ĝustatempan reagon.
Krome, Ĉinio ankaǔ faris vastan internacian kunlaboradon pri sekureca garantio por la Olimpikoj. |