china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Ĉinio klopodas por efektivigi promeson de "Verdaj Olimpikoj"
(GMT+08:00) 2007-10-19 13:16:57

La 19-an de oktobro en Pekino, vicurbestro de Pekino, la plenuma vicprezidanto de la organiza komitato de la Pekinaj Olimpikoj s-ro Liu Jingmin diris, ke Ĉinio klopodas por efektivigi diversajn promesojn de "Verdaj Olimpikoj" kaj jam akiris rimarkindajn efikojn.

Tion esprimis s-ro Liu Jingmin en la gazetara konferenco okazigita de la novaĵ-centro de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en la sama tago. Li diris, ke en la procezo de preparado por la olimpikoj, Ĉinio aktive plenumas la orientilon de "Verdaj Olimpikoj", ekzemple, en konstruado de olimpikaj sportejoj oni uzas "verdajn" materialojn, kaj entreprenoj liverontaj manĝaĵojn por la olimpikoj devas aĉeti mediprotektajn produktojn. Krome en preparado de la olimpikoj oni akiras rimarkindan progreson en akcelado de la urba mediprotekta afero.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040