Post reformado kaj disvolviĝo en multaj jaroj, scienco kaj tekniko estas la nova movforto de la ĉina agrikultura disvolvo, kaj sciencteknika novigo jam estas la efika metodo por antaŭenpuŝi pliprodukton de grenoj, altigon de la agrikultura rendimento kaj pliigon de la komparana enspezo.
Tion esprimis ĉina vicministro pri agrikulturo Wei Chaoan la 18-an de oktobro en la 2-a Internacia Simpozio de Agrikulturaj Akademiestroj en Pekino. Li diris, ke la proporcio de la ĉina kontribuo el la agrikultura sciencteknika progreso atingis 48%, kaj Ĉinio estas monde avangarda en la esplorado de supera hibridigita rizo, transgena kontraŭfiinsekta kotono kaj kontraŭ-birdgripa vakcino. |