Post kiam inaŭguriĝis la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en la 15-a de oktobro en Pekino, alterna membro de la Politika Buroo de Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj iuj membroj de la Centra Komitato partoprenis en diskutado de iuj delegacioj. Ili montris, ke la raporto de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estas programa dokumento antaŭenpuŝanta ekonomian kaj socian disvolviĝon de Ĉinio.
Wang Gang diris en diskutado de delegacioj de institucioj rektaj sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ke la raporto de la kongreso havas altan nivelon de pensteorio kaj fortan signifon de gvidado al praktikado, projektas grandiozan planon de ĉiuflanka konstruado de bonhaveca socio kaj antaŭenpuŝo de socialista modernigo en nova epoko. |