La 19-an de oktobro en Pekino, Chen Xiwen, reprezentanto por la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, direktoro de oficejo de la gvidgrupo pri kamparaj laboroj sub la Centra Komitato de KPĈ, diris, ke subtenate de politikoj favoraj al kamparo, la produktkvanto de grenoj pliiĝas kaj la enspezo de kamparanoj daŭre kreskas; pli grava estas tio, ke nun formiĝas la nova politika sistemo pri kamparo, kiu konformas al la unueca disvolviĝo de urboj kaj kamparo.
Tion li esprimis, kiam li akceptis intervjuon en la gazetara konferenco, okazinta en la novaĵ-centro de la kongreso. Li diris, ke la nova politika sistemo pri kamparo inkluzias nuligi 4 impostojn kaj aliajn ŝarĝojn, praktikitajn nur al kamparo kaj kamparanoj, liveri al kamparanoj plurajn rektajn subvenciojn por la produktado kaj pliigi investon al konstruado de kamparaj bazaj instalaĵoj. |