china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Efektivigo de "ekologia civilizacio" estas devo de prienergiaj entreprenoj
(GMT+08:00) 2007-10-20 10:37:46

La 19-an de oktobro en Pekino, Li Rouping, reprezentanto por la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, el ĉina petrolkemia entrepreno, diris, ke la koncepto "ekologia civilizacio", elmetita en la raporto al la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, havas realan kaj gvidan signifon por konstrui novtipajn entreprenojn, tial prienergiaj entreprenoj devas atenti la kunakordan disvolvon de la homaro kun la naturo, entreprenoj kun la socio kaj energio kun la mediprotekto.

Tiutage novaĵ-centro de la kongreso okazigis kolektivan intervjuon pri la temo "konstruado de baznivelaj partiaj organizoj kun nova tasko en nova situacio". Respondante demandon de nia raportisto, Li Ruoping, ĝenerala direktoro de Fushun-a Petrolkemia Kompanio diris, ke por efektivigi "ekologian civilizacion", ĉinaj prienergiaj entreprenoj devas fortigi plu la kreivon kaj havi la ideon "verda kresko". Li emfazis, ke oni devas vastigi la koncepton "ekologia civilizacio" al entreprenoj kaj la socio por atingi komunan konon. Li opiniis, ke ŝtatposedaj entreprenoj devas porti sur sin politikan, ekonomian kaj socian devojn kaj atenti la socian valoron.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040