Antaŭtagmeze de la 20-a de oktobro en Pekino okazis la 3-a kunveno de prezidantaro de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, en kiu oni pasigis la liston (projekto) de kandidatoj por membroj kaj alternaj membroj de la nova Centra Komitato de KPĈ kaj por membroj de la Disciplino-Kontrola Komisiono sub la Centra Komitato de KPĈ, kaj prezentis ĝin al diversaj delegacioj por diskuto.
Posttagmeze okazas kunveno laŭ delegacioj por diskuti pri tiu ĉi listo. Antaŭtagmeze de la 21-a la kongreso okazigos oficialan elektadon.
La 17-an de oktobro prezidantaro de la kongreso okazigis la 2-an kunvenon, en kiu oni pasigis la liston de elektitoj de kandidatoj por membroj kaj alternaj membroj de la nova Centra Komitato de KPĈ kaj por membroj de la Disciplino-Kontrola Komisiono sub la Centra Komitato de KPĈ, kaj prezentis ĝin al diversaj delegacioj por diskuto. Poste delegacioj zorge diskutis pri tiu ĉi listo. Posttagmeze de la 19-a kaj antaŭtagmeze de la 20-a prezidantaro de la kongreso okzigis la plenan kunvenon, en kiu oni faris la antaŭelektadon pri la kandidatoj. |