La 27-an de oktobro, speciala sendito de la ĉina registaro pri la darfura problemo Liu Guijin emfazis, ke Ĉinio subtenas ekvilibre antaŭenpuŝi la "du-orbitan" strategion pri pacprotekta agado kaj politika procezo de darfura regiono.
Li diris en la inaŭguro de la paca intertraktado pri darfura problemo de Sudano okazinta en libia urbo Sirte, ke kiam la pacprotekta agado de darfura regiono akiris etapan progreson, estas ege grave antaŭenpuŝi politikan procezon de la regiono. Li diris, ke se koncernaj flankoj de la intertraktado pri la darfura problemo ne atingos pacan interkonsenton, kaj la du konfliktantaj flankoj de la regiono ne realigos armisticon, la darfura problemo ne povos esti fundamente solvata. |