La 15-an de novembro japana ĉefministro Fukuda Yasuo akceptis intervjuon de fremdlandaj amaskomunikiloj. Li diris, ke li priatendas kiel eble plej rapide viziti Ĉinion kaj fortigi interfidon kun ĉinaj gvidantoj.
Li diris, ke la rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio estas la plej gravaj por ambaŭ; estas tre grave, ke gvidantoj de la du landoj komprenu unu la alian kaj ankaŭ fortigu la interfidon, tial la du flankoj devas laŭeble ofte fari interfluon kaj dialogon. En la venonta semajno li havos la ŝancon intervidiĝi kun ĉina ĉefministro Wen Jiabao dum orient-azia pintkunveno.
Parolante pri la rilatoj inter Japanio kaj aziaj landoj, Fukuda Yasuo diris, ke Japanio devas fortigi la rilatojn kun Ĉinio, Korea Respublio; Japanio sin dediĉos al la solvado de la problemo pri Korea Duninsulo kaj klopodos antaŭenpuŝi la regionan kunlaboron por la starigo de orient-azia komunumo. |