La 22-an de novembro, ĉina ŝtata Xinhua Novaĵ-agentejo publikigis artikolon, dirante, ke "plifortigi kulturan konstruadon kaj evidente altigi civilizacian kvaliton de tuta nacio" estas nova postulo de raporto de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio pri ĉiuflanka konstruado de bonhaveca socio.
La artikolo diras, ke kultura konstruado estas grava konsistiga parto de la ĝenerala dispozicio de socialisma afero kun ĉinaj trajtoj; plifortigi kulturan konstruadon estas grava vojo por altigi ĝeneralan kvaliton de la tuta nacio; plifortigi kulturan konstruadon estas grava klopoda celo de ĉiuflanka konstruado de bonhaveca socio.
|