Raportisto informiĝis de la unua sesio de la 9-a Popola Kongreso de Tibeta Aŭtonoma Regiono, ke en Tibeto elektroprovizado jam povas servi al 1,85 milionoj da loĝantoj, kiuj okupas 66% de la regiona loĝantaro.
En la pasintaj 5 jaroj la ĉina registaro investis pli ol 3,5 miliardojn da juanoj por konstruado de elektroprovizaj instalaĵoj. Nun la totala kapacito de generatoroj en Tibeto jam atingis 608 mil kilovattojn, plimulte je pli ol 60% kompare kun tiu en antaŭaj 5 jaroj. |