china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Keating deziras disvolvi armean rilaton inter Usono kaj Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-01-17 09:45:56

La 16-an de januaro, komandoro de usona pacifik-armea stabo Timothy Keating , vizitanta Ĉinion, esprimis en Kantono, suda urbo de Ĉinio, ke li strebas por antaŭenpuŝi kaj disvolvi la rilatojn inter armeoj ĉina kaj usona.

Intervidiĝante kun Zhang Qinsheng, komandoro de la kantona militregiono, Keating diris, ke li deziras sindediĉi al progresigo kaj disvolvo de la rilatoj inter la armeoj usona kaj ĉina. Li esperas, ke ambaŭ flankoj plifortigos interkomprenon kaj plivastigos kunlaborojn en ankoraŭ pli multaj kampoj.

Zhang Qinsheng esprimis, ke lastajn jarojn, ĝenerale sane kaj stabile disvolviĝas la rilatoj inter ĉina kaj usona armeoj. Kredeblas, ke sub la komuna klopodado de ambaŭ flankoj, la du armeoj pluapaŝe komprenos kaj konfidos unu al la alia. Li reemfazis la ĉinan principan starpunkton pri la taiwan-problemo, montrante, ke Ĉinio absolute ne toleras "sendependiĝon de Taiwan", kaj absolute ne permesas kiun ajn kiel ajn apartigi Taiwan el Ĉinio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040