china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

En Britio okazos grandskala ĉina kultura festivalo
(GMT+08:00) 2008-01-18 10:31:07

Ekde februaro ĉijare, britaj popolanoj bonvenigas grandskalan ĉinan kulturan festivalon.

Ĉifoja kultura festivalo titolita "Epoka Ĉinio" daŭros duonan jaron kaj montros novan aspekton de socio kaj kulturo de moderna Ĉinio kaj akcelos interfluon de Ĉinio kaj Britio.

Por celebri ĉifojan aktivadon, brita komerca societo establis samtitolan organizon "Epoka Ĉinio". Respondeculo de la organizo diris en la gazetara konferenco okazinta en Pekino en la 17-a de januaro, ke ekde la 4-a de februaro, en diversaj lokoj de Britio sinsekve okazos pli ol 800 enhavoriĉaj aktivadoj, inkluzive de ekspozicio, prezentado, filmo, kuirado, belarto, literaturo, muziko, desegnado, scienctekniko, negoco, eduko, ktp.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040