Antaŭ nelonge, raportisto ricevis la informon el ĉina tibeta mediprotekta buroo, ke en la kuranta jaro, tibetaj mediprotektaj fakoj rigardos garantion de trinkakva sekureco de popolanoj kaj akcelon de kontina utiligo de riĉfontoj kiel ĉefajn punktojn kaj klopodos por fini konstruon de koncentraj akvofontaj protektejoj en 2008.
Estro de tibeta mediprotekta buroo Zhang Yongze sciigis al la raportisto, ke en 2007 tibetaj mediprotektaj fakoj disvolvis planon pri protekto de trinkakva fonto kaj enketon pri subtera-akva polucio. |