Pekino limigos veturadon de pli ol 50% de motorveturiloj per rigora administra rimedo dum la Pekinaj Olimpikoj, 2008.
Tiun ĉi informon malkaŝis respondeculo de la pekina trafika fako la 22-an ĉi-monate, kiam li konigis la trafikan garantion dum olimpikoj al hongkanga-aj kaj aome-aj membroj de la Pekina Komitato de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Ĉi-jare dum la Pekinaj Olimpikoj en Pekino la nombro de motorveturiloj atingos 3,3 milionojn kaj la voja ŝarĝo plipeziĝos, kaj pro tio Pekino limigos veturadon de motorveturiloj kaj fortigos transportadon de publika trafiko por garantii socian trasportan servon. |