La 27-an de januaro, prezidanto de Tibeta Aŭtonoma Regiono Qiangba Puncog esprimis en kunveno okazinta en Lasao, ke lastatempe Tibeto klopode faras garantian laboron kontraŭ malbona vetero por preventi perdon de interesoj de la popolamasoj.
Laŭinforme lastatempe aperis pluvado en plej parto de Tibeto. Ĉar 80% da varoj kaj kapitaloj de Tibeto estas transportataj de la landinterno, la neĝado serioze influas la transportadon.
Qiangba Puncog esprimis, ke la koncernaj departementoj faros garantian laboron pri transportado de materialoj, normale liveros elektron kaj akvon kaj solvos malfacilojn de la popolamasoj en la vivo kaj produktado. |