En la lastaj tagoj, gvidantoj de iuj fremdaj landoj kaj internaciaj organizoj sendis telegramon al ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj ĉefministro Wen Jiabao por esprimi konsolon pro neĝpluva frosta katastrofo de iuj lokoj en suda Ĉinio.
La konsolajn telegramojn sendis franca prezidento Nicolas Sarkozy, mongola prezidento Nambaryn Enkhbayar, bruneja sudano Muda Hassanal Bolkiah Mu'izzadin Waddaulah, maldiva prezidento Maumoon Abdul Gayoom, tajlanda ĉefministro Surayud Chulanont, ĝenerala sekretario de Korea Labora Partio kaj prezidanto de Korea Nacidefenda Komitato Kim Jong Il, Laosaj ŝtata prezidanto Choummaly Saygnasone kaj ĉefministro Bouasone Bouphavanh, prezidento de Korea Respubliko Roh Moo Hyun, pakistana prezidento Perves Musharraf, kamboĝa prareĝo Samdech Norodom Sihenouk kaj aliaj. |