Nuntempe la kontraǔkatastrofa kaj savada laboroj de Ĉinio gajnis unuapaŝan efikon. En ĉefaj fervojaj stacidomoj jam troviĝas neniu retenita vojaĝanto. Daǔre pliboniĝas la situacio de ŝosea trafikado. Normaliĝas la civil-aviada transportado. Pli kaj pli boniĝas la provizado de elektro kaj transportado de karbo.
Tion informis la komandejo pri urĝa traktado de katastrofo kaj transportado de karbo, elektro kaj oleo sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro. |