La 5-an de februaro en Pekino, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro okazigis kolektivan salutkunvenon por la Printempa Festo de 2008. Ĉinaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao kaj aliaj kolektiĝis kune kun 4 000 diversrondaj personoj, por kune bonvenigi la novan jaron kaj celebri la Printempan Feston.
Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro, esprimis sinceran konsolon al diversnaciecaj popolanoj de la tuta lando, popolanoj kaj savantoj en la plagitaj regionoj, diversaj demokratiaj partioj, Federacio de Industrio kaj Komerco, diversaj popolaj societoj kaj diversrondaj personoj; esprimis bonan deziron al samlandanoj en la Hongkong-a Sepciala Administra Regiono, Aomen-a Sepciala Administra Regiono kaj Taiwan kaj ekstermaraj ĉinoj kaj ĉin-devenuloj; kaj esprimis elkoran dankon al internaciaj amikoj kiuj zorgas kaj subtenas modernigan konstruadon de Ĉinio.
Ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis, ke lastatempe en iuj regionoj de Ĉinio okazis eksterordinare rara katastrofo el pluvado, neĝado kaj frostego, kio kaŭzis rompiĝon de trafiko kaj elektroliverado, serioze influis ekonomian funkcion kaj alportis grandan malfacilon al la popolana vivo. La ĉinaj registaro kaj popolo havas fidon kaj kapablon por gajni finan venkon de batalo kontraŭ katastrofo. |