Laŭ Pekina Junula Ĵurnalo, ĝis nun pli ol 930 mil homoj anoncis aliĝi al la konkursa volontularo por la Pekinaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj kaj pli ol miliono kaj 80 miloj da homoj anoncis aliĝi al la urba volontularo.
Laŭ konigo, la olimpikoj postulas ĉikraŭ 70 mil volontulojn servantajn al konkursoj, kaj la paralimpikoj postulas ĉirkaŭ 30 milojn; krome dum la olimpikoj kaj paralimpikoj necesos pli ol 400 mil urbaj volontuloj servantaj al gravaj regionoj ĉirkaŭ olimpikaj konkursejoj kaj trafikaj, turismaj, komercaj kaj aliaj postenoj. |