La 14-an de februaro en regula gazetara konferenco, okazinta en Pekino, Liu Jianchao, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris, ke la ĉina popolo forte kunlaboros kun inteligentaj kaj geniaj artistoj de la mondo por montri al mondaj popoloj mirindan inaŭguron de la Pekinaj Olimpikoj.
Lastatempe iuj fremdlandaj artistoj rezignis oficojn rilatajn al Pekinaj Olimpikoj. Respondante al koncerna demando, Liu Jianchao esprimis bedaŭron. Li diris, ke diversaj preparoj por la olimpikoj, inkluzive tiu por la inaŭguro, iras glate, ĉar la homaro posedas sufiĉan saĝecon por eventoj, kiaj estas la olimpikoj.
|