La 18-an de februaro, franca ministro pri agrikulturo Michel Barnier esprimis, ke 20 membrolandoj de EU jam rifuzis la novan kompromisan projekton pri doha-a intertraktado prezentitan de Monda Komerca Organizo. Ili diris, ke la projekto damaĝos agrkulturon de EU.
La menciitaj 20 membrolandoj de EU okazigis kunvenon en Bruselo diskutante pri nova kompromisa projekto preznetita de Monda Komerca Organizo. Barnier esprimis post la kunveno, ke la nova projekto estas neakceptebla kaj plineekvilibra ol la antaŭa.
Laŭ alia raporto, tiutage eksteraferaj ministroj de Brazilo kaj Hindio reapelaciis, ke por antaŭenpuŝi la doha-an intertraktadon evoluintaj landoj en Eŭropo kaj Ameriko devas redukti agrikulturan subvencion kaj malfermi sian merkaton de agrikulturaĵo. |