china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Naskiĝis unuapaŝa rezulto de pakistana elektado por parlamento
(GMT+08:00) 2008-02-20 10:34:42
Naskiĝis unuapaŝa rezulto de pakistana elektado por parlamento, estas jam difinite ke Pakistana Popola Partio akiris majoritatajn sidlokojn, sed ĉar ĝi ne akiris pli ol duonon da sidlokoj de parlamento, ĝi ne sendepende organizos kabineton.

La 19-an de februaro, pakistanta televizia stacio raportis, ke laŭ pluapaŝa kalkula rezulto, Pakistana Popola Partio akiris 87 sidlokojn de Nacia Asembleo, Pakistana Moslema Ligo (N) akiris 66 sidlokojn kaj eksreganta partio Pakistana Moslema Ligo (Q) akiris 38.

La 19-an de februaro en gazetara konferenco, komuna prezidanto de Pakistana Popola Ligo Asif Ali Zardari esprimis, ke Pakistana Popola Partio kontaktiĝas kun aliaj partioj, ĉefe Pakistana Moslema Ligo (N) kaj kune diskutas pri komuna organizo de kabineto.

Tiutage, pakistana prezidento Pervez Musharraf esprimis, ke pakistana nova registaro devas harmonie kunekzisti kun diversflankaj fortoj kaj plenkunlaboro inter diversaj partioj konformas al ŝtataj longtempaj interesoj.

Laŭ alia raporto, tiutage en gazetara konferenco gvidanto de Pakistana Moslema Ligo (N) Nawaz Sharif postulis, ke Pervez Musharraf rezignu sian oficon pri prezidento. Sed proparolanto de pakistana prezidento Rashid Qureshi esprimis, ke Pervez Musharraf rifuzis la postulon.

Tiutage, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon publikigis deklaron esprimante atenton al pakistana ĝenerala elektado. Ankaŭ vicproparolanto de usona Ŝtata Departemento Tom Casey faris parolon dirante, ke pakistana ĝenerala elektado montris, ke la lando "jam alprenis paŝon ĉiuflanke rekomenci demokration."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040