china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

La 1-an de marto oficiala rezulto de pakistana elektado por parlamento estos publikigata
(GMT+08:00) 2008-02-21 10:37:30
La 20-an de februaro, pakistanaj amaskomunikiloj citis parolon de oficistoj dirante, ke la 1-an de marto oficiala rezulto de pakistana elektado por parlamento estos publikigata.

Laŭ neoficiala rezulto de la elektado, nun Pakistana Popola Partio akiris 88 sidlokojn de Nacia Asembleo, kaj Pakistana Moslema Ligo (N) kaj Pakistana Moslema Ligo (Q) respektive akiris 65 sidlokojn kaj 42 sidlokojn.

La 20-an de februaro en Islamabado, komuna prezidanto de Pakistana Popola Partio Asif Ali Zardari esprimis, ke li ne fariĝos kandidato de ĉefministro de Pakistana Popola Partio, kaj Pakistana Popola Partio ankoraŭ ne faris finan decidon pri la kandidato. Tiutage en Lahore, oficisto de Pakistana Moslema Ligo (N) esprimis, ke Nawaz Sharif ne servos kiel ĉefministro aŭ ministro en la nova registaro, Pakistana Moslema Ligo (N) eble kune kun Pakistana Popola Partio organizos regantan ligon kaj ĉefministro eble venos el Pakistana Popola Partio.

Laŭ alia raporto, la 20-an de februaro la hinda registaro esprimis konsciencan bonvenigon al la situacio post pakistana elektado por parlamento, kaj diris, ke ĝi volas rekomenci ĉiuflankan dialogon kun la pakistana flanko post la establigo de nova pakistana registaro por solvi problemojn inter la du flankoj. La 20-an de februaro, prezidanto de Komitato de Eŭropa Unio Jose Manuel Barroso kaj komitatano pri eksteraj aferoj Benita Ferrero-Waldner respektive publikigis deklaron emfazante, ke la pakistana elektado estas tre grava por akceli pakistanan demokratian procezon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040