En la 21-a de februaro, en la bonveniga kunveno, organizita de Cui Tiankai, ĉina ambasadoro en Japanio, ĉina ŝtatafera konsilanto Tang Jiaxuan, kiu nun vizitas Japanion, emfazis, ke oni devas alte taksi la bonan situacion de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio.
Tang Jiaxuan diris, ke ĉi-jare estas la 30-a jariĝo de la Paca Amikeca Pakto inter Ĉinio kaj Japanio. En la 30 jaroj, la dulandaj rilatoj akiris grandan progreson en diversaj kampoj kaj atingis historian altecon.
|