china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio kaj Usono devas persisti en direkto de konstruiva kunlaboro
(GMT+08:00) 2008-02-26 19:58:47
La 26-an de februaro en Pekino, en sia intervidiĝo kun usona ŝtata sekretariino Condoleezza Rice, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao esprimis, ke la kuranta jaro estas la ege grava jaro por disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, Ĉinio kaj Usono devas persisti en la granda direkto de disvolvo de konstruiva kunlaboro.

Hu Jintao diris, ke la ĉina flanko volas kune kun la usona flanko ĉam teni la dulandajn rilatojn laŭ longtempa vidpunkto kaj strategia alteco, fortigi dialogon kaj interkonsiliĝon, pliigi interkomprenon kaj konfidon, plivastigi komunan konon kaj kunlaboron, racie trakti gravajn aferojn pri duflankaj interesoj, precipe serioze trakti la taiwan-an problemon, firme bremsi aventureman agaĉon de separata forto de "taiwan-a sendependigo", protekti pacon kaj stabilecon de la taiwan-a markolo kaj la azi-pacifika regiono kaj garantii kontinuan, sanan kaj stabilan disvolvon de la konstruivaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Condoleezza Rice diris, ke la usona flanko multfoje montris starpunkton en la problemo de "plebiscito por aliĝi al UN", akcelata de la taiwan-a instanco, kaj opinias, ke ne devas okazi "plebiscito por aliĝi al UN" .

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040